Demande de changement de politique linc exguistique dans ex l'aviation - Peto da sxangxo de lingva politiko

Daniel

/ #9

2016-09-18 02:06

Plej volonte mi subskribas la peton, kvankam mi konscias ke ĉi tio estas nur sablero en multe pli vasta plaĝo. 

Ĉi tiu paĝaro mem estas atesto pri la bezono de vera internacia lingvo. Mi spertis ioman malfacilon kompreni ĝin, ĉar mi ne parolas la francan lingvon, eĉ se la fakto, ke mi estas denaska parolanto de alia latinida lingvo (hispana) iom helpis min.

Do, mi esperas ke la peto ricevos multe da subskriboj kaj almenaŭ helpos konsciigi la mondon pri la lingva problemo kaj ties relative facila solvo, preta je la dispono de ĉiuj.

Daniel